Fedora Workstation.

Ĉi tio estas la Linuks-laborstacio, kiun vi antaŭ longe deziras.
Elŝutu nun

Kreita por verkistoj.

Fedora Workstation estas fidebla, facile uzebla kaj pova operaciumo por via klapkomputilo aŭ labortabla komputilo. Ĝi subtenas larĝan amplekson de verkistoj, de ŝatokupistoj kaj studantoj al istoj en korporacioj medioj.

Bela fasono.

Fokusu vian kodon en la GNOME 3 labortablo. Oni verkas GNOME-on kun prisondoj de verkistoj, kaj ĝi minimumigas distron, por ke vi povu fokusi tion, kiu gravas por vi.

Kompleta malfermitkoda ilaro

Forgesu la ĝenon trovi aŭ konstrui la ilojn, kiujn vi bezonas. Kun plena aro de programlingvoj kaj iloj, Fedora faciligas uzi viajn ŝatatajn ilojn per nur alklako aŭ sola komando. Eĉ ekzistas projektgastigado kaj deponejoj kiel COPR por facile kaj rapide disponebligi viajn programojn al la komunumo.

Virtualigo.

Startigu virtualajn maŝinojn rapide por testi vian kodon sur pluraj platformoj uzante GNOME Skatolaron. Aŭ provu povajn skripteblajn virtaligajn ilojn por eĉ pli da mastrumeco.

Ujigu. Testu. Malfaldu.

Ujigu viajn proprajn aplikaĵojn aŭ malfaldu ujigitajn aplikaĵojn kun integrita Open Container Initiative (OCI) subteno.